Proponoj dum la 37-a Kanto-Parado je la 08.11.2023:
1) Karin: 2:43 La Golemo - jOmO • jOmO - La Golemo
2) Guido: 4:11 Sereneco - Feri Floro • sereneco
3) Anjo: 4:47 Trovis mi patrujon - Anjo Amika • Anjo Amika - Trovis Mi...
4) Ewa: 5:06 La kanto pri la ora lando - Frey Lech Band kun Katarzyna Breczko kaj Lech Jan Mazurek • Koncerto de Frey-Lech ... (min: 13:13.-17:19)
5) Inge: 5:37 Mia voĉ‘ pli laŭtos - Amindaj sonichits.com/...
6) Attila: 4:16 Fidelas amon la anim‘ - Attila Schimmer • Fidelas amon la anim'
7) Axel: 3:03 Vestiĝoj - Martin & la talpoj • Martin & la talpoj - ...
8) Heinz: 2:47 La koro-sutro 7a parto - Lou Harrison • La koro-sutro - 7a par...
9) Sven: 4:35 Jen paco-hor‘ / Wakati Wa Amani - Internacia koruso dum UK 2023, dirigento Zdravka Boytcheva, piano Tobiasz Kubisiowski, drumo John Magessa
• Internacia Arta Vesper... (min. 1:57:40-2:02:15)
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
pollunit.com/d... kaj pollunit.com/d...
Venkintoj post la voĉdonado (29 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 34 poentoj: Mia voĉ' pli laŭtos - Amindaj
2-a rango kun 29 poentoj: Sereneco - Feri Floro
3-a rango kun 23 poentoj: La Golemo - jOmO
Gratulon al ĉiuj, kiuj partoprenis! ... kaj jen ĉi-tie vi baldaŭ trovos ankaŭ la ligilon al la resuma filmo: eventaservo.or...
Por vidi detale la rezulton kaj la ligilojn al la jutubaj filmoj, bonvolu iri al la paĝo de Eventa Servo kaj alklaku sube la dosierojn por pli bone legi ilin: eventaservo.or...
Por vidi ankaŭ la rezultojn de la aliaj Kantoparadoj, bonvolu iri al la paĝo de la Ratkaptista Bando eventaservo.or... aŭ serĉu en la serĉkampo ĉe eventaservo.org/ per la serĉvorto "Kantoparado" kaj alklaku ankaŭ "pasintaj eventoj" aŭ iri al la paĝo de la Verda Stacio: verdastacio6.w...
Denove estis bela vespero dum la 37-a Kantoparado. Entute partoprenis 37 homoj el 14 landoj (Ukrainujo, Usono, Hungarujo, Svedujo, Belgujo, Francujo, Kroatujo, Slovakujo, Litovujo, Svisujo, Ĉeĥujo, Britujo, Pollando kaj Germaujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 29 homoj.
Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!
Негізгі бет Resuma filmo de la 37-a Kantoparado
Пікірлер